La ŝtormo preterpasas

MIDI

La Ŝtormo Preterpasas
de Charles Albert Tindley (angle, The Storm Is Passing Over)
esperantigita de Ros’ Haruo, 2011

Firmu, anim’! Plu vojaĝadu ni.
Nigras la nokt’, sed ne longdaŭros ĝi;
Dankon al Di’, ekaperas la aŭror’,
Kaj la ŝtormo preterpasas, Haleluja!
Haleluja! Haleluja!
La ŝtormo preterpasas, Haleluja!

Flusas ondar’, kaj tondre tremas grund’
Fulmfrapas lum’, kaj ĉie ŝtorminund’.
Mare marŝas Krist’, pacigas ondojn li,
Kaj la ŝtormo preterpasas, Haleluja!
Haleluja! Haleluja!
La ŝtormo preterpasas, Haleluja!

La steloj malaperis, palas fora hel’,
L’ anim’ de timo plenas, enrompas mara pel’.
La mastro krias, “Jen, ne timu, estas mi”,
Kaj la ŝtormo baldaŭ pasos, Haleluja!
Haleluja! Haleluja!
La ŝtormo preterpasas, Haleluja!

Baldaŭ ni venos al la fora brila rand’,
Post la ŝtormofin’, ripoz’ en ora land’.
Ŝirme de l’ vual’, mallevos ni la velon,
Kaj la ŝtormoj ĉiuj ĉesos, Haleluja!
Haleluja! Haleluja!
La ŝtormo preterpasas, Haleluja!

Unu Respondo to “La ŝtormo preterpasas”

  1. Haruo Says:

    Verŝajne “Kuraĝu, anim’!” estas preferinda malgraŭ la ekstra silabo. En la angla la tria strofo havas silabon tian, kaj mi ne vidas kialon por insisti ke tia manku en alia strofo.

Komenti