Ann E. Beatty

Lee Miller ĵus sendis al mi jenan mesaĝon:

. . . jen kelkaj informoj el libro kiun mi ĵus malkovris antaŭ duonhoro: “Kiu est Kiu inter Usonaj Esperantistoj”, 1945:

BEATTY, F-ino A.E.

Cardington, Ohio

1. Lernis E. 1906 kiam ŝi estis 50 jara. Eksciis E. el “British Esperantist” kiu anoncis pri E. en la ĵurnalo “Shorthand Journal,” Bath, Anglujo, eldonita per f-ino Beatty.

2. Publikis kantaron “Espero Kantaro.” 240 kantoj. Kostas 45c, aĉetebla ĉe “Christian Home Orphanage,” Council Bluffs, Iowa. Tutan profiton estas donita al ĉi tiu Homo [devus esti Hejmo]. Nun preparas aliajn 6 librojn por eldono. Ano de du Internaciaj E. Kongresoj (Washington, D.D., kaj Antwerpen, Belgium). Membro de EANA kaj IEL. Legis multajn E. Librojn (20,000 paĝoj).

3. Naskita 15 julio 1856. Loĝas en farmo kultivata per dungata laboro. Ne kreskas maizon aŭ fojnon, sed ĉefe soja-fabojn.

___

La stranga lingvaĵo aperas ĝuste tiel en la libro, kun pluraj eraroj. Mi vere scivolas pri la aliaj 6 libroj . . . kiaj ili estis?

Mi respondis per dankego, sed atentigis lin (kaj vin, ho kara leganto-himnologiemulo esperantlingvana) pri la fakto, ke la titolo de la kantaro “publikita” de f-ino A. E. Beatty fakte portas la titolon Espero Internacia, ne “Espero Kantaro”. Kaj la artikolo ne respondas al du por mi kernaj demandoj: 1) en kiu jaro eldoniĝis Esperanto Internacia, kaj 2) kial/kiel tiu verko eldoniĝis ĉe/por tiu Iovaa orfejo.

Ĉiuokaze, tio ĉi estos tre freŝa malkovraĵo por ekspozicii en Birmingham.

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s


%d bloggers like this: