Mi ĵus aranĝis (kaj prirefrenis) la malnovan originalan Esperantan Kristnaskan kanton “Ĉe l’ Kristofesto ĝojas ni“. La melodioj proponitaj por ĝi en Himnaro Esperanta, Adoru kantante kaj Adoru neniam allogis min, kaj lastatempe trovinte en la himnaro de la nordamerikaj Sepatagaj Adventistoj, kun la teksto de Isaac Watts “Lo, what a glorious sight appears”, melodion intime ligitan al la malnova angla kanto “La Sep Ĝojoj de Maria” (trad. Auld), mi provis ĝin, ĝuis, kreis refrenon, kaj jen…
(mi petegas pardonon pro la malbona kvalito de la skanita partituro)

